Lingvokursoj
Lernu Esperanton kaj perfektigu vian lingvoscion en ICH, kie Esperanto estas ĉiutage uzata hejma kaj laborlingo!

Kursoj en 2010
Kursoj kaj ekskursoj

Vizitu Herzberg, ekkonu la Esperanto-urbon kaj ekskursu lernante, ekzercante Esperanton en la belega regiono de la Harz-montaro!

Kurso Dato
komencanta februaro 12-14, marto 26-28, junio 11-13, septembro 17-19, novembro 12-14
daŭriga/progresiga februaro 12-14, marto 26-28, junio 11-13, septembro 17-19, novembro 12-14
konversacia februaro 12-14, marto 26-28, junio 11-13, septembro 17-19, novembro 12-14
perfektiga februaro 12-14, marto 26-28, junio 11-13, septembro 17-19, novembro 12-14
   
infana (por 11-18 jaruloj) julio 24-31 SALO-5



Instruado de Esperanto havas prioritaton en nia agado, tial Germana Esperanto-Centro (GEC), la oficiala klerigejo de Germana Esperanto-Asocio (GEA) ofertas Esperanto-lingvokursojn dum la tuta jaro de unutaga ĝis tutsemajna, de enkonduka ĝis perfektiga, do:
Ni organizas laŭdezire ankaŭ La kursoj enhavas 5 instruhorojn po tago (9:30-12:45) kaj posttagmezan lingvoekzercadon enkadre de variaj interesaj libertempaj programoj.
La partoprenantoj ricevas oficialan kursfinan atestilon de GEC.

Instruistoj:
Zsófia Kóródy (pli ol 20-jara instrupraktiko, universitata diplomo de ELTE Univ., Budapest, Hungario, pri Esperanto, la angla kaj hungara lingvoj kaj literaturo, rajtigita ekzamenanto de GEI, ILEI)

Peter Zilvar (GEA-komsiito por klerigado, studis interlingvistikon ĉe UAM, Poznan, Pollando, rajtigita ekzamenanto de GEI, ILEI)



Kursoj por mem- kaj retlernantoj

Lernu leĝere, senŝvite tamen efike!
Lernu konversaciante aŭ rektmetode!

Laŭdezire, laŭbezone (se estas min. 5 personoj) post antaŭa interkonsento ni organizos ĉeestajn kursojn en tempo plej konvena por vi!