GEA fondiĝis antaŭ 100 jaroj

Bonvenon al la 83a kongreso de Germana Esperanto-Asocio

Hotel Mövenpick, Welfenhof/Jöddenstr. 3, 38100 Braunschweig (www.braunschweig.de)
www.moevenpick-braunschweig.com


Historio

La 19an de majo 1906 estis fondita en Braunschweig (Brunsviko) la Germanlingva Esperantista Societo (Deutschsprachige Esperantisten-Gesellschaft) kun membroj el Germanio, Aŭstrio kaj Svislando. Nur pro formalaj kialoj ĝi estis registrita sub la nomo Germana Esperantista Societo.
Tial ni povos baldaŭ fiere festi nian centjariĝon. Tamen tio ne estas sole la afero de la nunaj germanoj. Ĝi estis ne nur la asocio de la aŭstroj-hungaroj kaj de la germanlingvaj svisoj, sed por ĉiuj Esperantistoj el la iamaj germanlingvaj regionoj de Litovio ĝis Francio.


Programo

La Germanaj Esperanto-Kongresoj prezentas diversajn interesajn temojn, prelegojn kaj diskutrondojn kaj spertindan vesperan programon. Venu kaj aŭskultu la prelegojn de gravuloj de la Esperanto-movado: D-ro sc. Detlev Blanke, Wera Blanke, D-ro Werner Bormann, D-ro Petro Chrdle, D-ro Renato Corsetti, D-ro Ulrich Lins, Zlatko Tisljar.


Ekskursoj en la regiono

Profitu la vojaĝon por resti iom pli longe kaj viziti la aŭtomobilcentron de Volkswagen aŭ la ekspozicion phaeno en Wolfsburg (25 km), restadi kelkajn tagojn en la vivoplena ĉefurbo Berlino (220 km) aŭ partopreni ekskurson al Herzberg kaj viziti la Germanan Esperanto-Centron, klerigejon de GEA (www.esperanto-zentrum.de).


Postkongreso

6-9 junio: Esperanto-tagoj en Herzberg (www.herzberg.de) kun varia kulturprogramo, ekskursoj, migrado en la Nacia Parko Harco. Loĝebleco kaj gaja feriado en Intekultura Centro Herzberg (www.ic-herzberg.de), kie toveblas Esperanto biblioteko, gazetarkivo, vidbendkolektaĵo, ktp.

Ĝoju pri unika jubilea kongreso!
Informu kaj invitu ankaŭ viajn eksterlandajn geamikojn!


LKK - Interkultura Centro Herzberg